Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 235 02/08/2018 |
||
Du brazilanoj premiitaj
La brazilaj premiitoj ĉi-foje estis Paulo Sérgio Viana, el la urbo Lorena, kaj Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) situanta en la ĉefurbo San-Paŭlo. Paulo Viana ricevis la duan premion (182 EUR) en la branĉo Prozo pro la konkursaĵo "Paperfolio" kaj honoran mencion en la subbranĉo Mikronovelo pro la konkursaĵo "Magia Penso". EASP dividis la premion "Infanlibro de la jaro" (546 EUR) kun la eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro el Kroatio, kiu prezentis la infanlibron “Tikiriki Tok el Strobilo”. Siavice EASP prezentis la infanlibron "La malbeno de Tarumo kaj Nurana" verkitan de José Mauro Progianre, el la urbo Bauru. La infanlibro "La malbeno de Tarumo kaj Nurana" estis lanĉita pasintjare en la sidejo de EASP okaze de ties jarfina aranĝo Zamenhofa Tago. Paulo Viana kaj Mauro Progiante estas membroj de EASP kaj nuntempe partoprenas en la estraro de la asocio kiel anoj de la Konsilantaro. Gratulon al ambaŭ verkistoj! --------------------- Brazilanoj jam premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA: Geraldo Mattos (1957, 2008, 2009, 2009) Sylla Chaves (1962, 1968, 20002) Leopoldo H. Knoedt (1964, 1968) Manoel Borges dos Santos (1981) Ivan Alberto A. Doretto (1981) Tarcísio Lima (1995, 1996, 1996, 2000, 2000) Eko-Kultura Kondaĵo (1995) Flávio Fonseca (1997, 1998, 1998) Neide Barros Rego (1998, 2005, 2006) Bazila E-Ligo/Ciro Gomes (1999) Paulo Sérgio Viana (2003, 2004, 2007, 2010, 2010, 2014, 2014, 2015, 2018, 2018) Eldonejo Oportuno/Paulo S. Viana (2008) Jorge Teles (2003) Sônia Sanchez (2004) Adarci Sousa (2009) Rafael H. Zerbetto (2016) EASP/José Mauro Progiante (2018) |
||
Se
ial
la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron,
bonvolu informi nin. |