Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 224 10/02/2018 |
||
Kunvoko al la februara asembleo
La estraro de EASP kunvokas la asocianojn por asemblee kunveni la 24an de februaro 2018, en ĝia sidejo, je la 15-a horo unuavoke kun la ĉeesto de du trionoj de la membraro, aŭ unu horon poste, duavoke, kun iu ajn nombro da asocianoj por trakti pri la jena tagordo: 1 - Legado de la protokolo de la antaŭa asembleo;
2 - Prezento de la jarraporto (januaro-decembro 2017) por aprobo aŭ malaprobo; 3 - Elekto kaj enpostenigo de la nova estraro por la oficperiodo 2018-2019; 4 - Diversaj temoj. La prezentita nomaro estas: Estraro Prezidanto: Genildo Martins Coelho Vicprezidanto: Marcos Zlotovich Unua Sekretariino: Anna Lobo de Carvalho Dua Sekretariino: Sidnéa da Conceição Beall Unua Kasisto: José Roberto Tenorio da Silva Dua Kasistino: Neide Aparecida de Freitas Propaganda Direktorino: Cristina Cláudia de Graaf Konsilantoj Aparecida de Sousa Araújo Audino Castelo Branco Paulo Sérgio Viana Anstataŭantoj José Mauro Progiante José Martins Coelho Se vi havas iun demandon, ni plezure respondos ĝin per <contato [ĉe] easp [.] org [.] br >. |
||
Se
ial
la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron,
bonvolu informi nin. |