Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 220 08/12/2017 |
||
Zamenhofa Tago en la sidejo de EASP
La gasto de la ĉi-jara Zamenhofa Tago estas la sekretario de Esperanto-Societo de Bauru, José Mauro Progiante, kiu prelegos pri "La Vojaĝo de la Heroo". Tiu mitologia temo traktas pri la irado de la homo cele al persona elvolviĝo, kiel faris Zamenhof mem. La programo inkluzivas ankaŭ retrorigardon de plej interesaj eventoj okazintaj dum la jaro, enlande kaj alilande, kaj lanĉon de la infanlibro "La malbeno de Tarumo kaj Nurana" de aŭtoreco de J. M. Progiante. Ĉi-jare Mauro Progiante debutis kiel verkisto de infanlibro. Lia unua verko "A maldição de Taruma e Nurana", eldonita de la portugalia eldonejo Chiado, jam partoprenis en du aŭtografaj vesperoj, unu libro-foiro kaj krome fariĝi lego-projekto por infanoj de lernejo en Catanduva, naskiĝurbo de la aŭtoro. Por la ĉi-jara Zamenhofa Tago nia gasto konsentis ke EASP eldonu la esperantan version de lia verko, kiun li mem tradukis. La asocio pretigas specialan eldonon de la infanlibro: 76 paĝoj fortike binditaj (malmola kovrilo) kun koloraj ilustraĵoj en la formato 19 x 19 cm. La libro kostos nur R$ 25,00 por la vizitantoj de la Zamenhofa Tago. Poste oni povos mendi ĝin en la butiko de la asocio kontraŭ la ordinara prezo - R$ 35,00 plus sendokostoj. En la fino la ĉeestantoj estos regalataj per bongusta adiaŭa lunĉo. La jarfina aranĝo okazos la 16-an de decembro 2017 ekde la 15h. Eniro senpaga. |
||
Se
ial
la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron,
bonvolu informi nin. |