kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 130      19/06/2014




Ĉu ekmiros la anoj pro Lampira elano?
 

Lampiro 132Ĵus aperis plia numero de la revuo La Lampiro, post preskaŭ unujara eldonhalto ekde ĝia lasta numero aperinta en aŭgusto 2013.

Tiu estis la dua eldonhalto de la revuo dum periodo de ĉirkaŭ nur kvar jaroj. La ĉefa kialo de tiaj paŭzoj, laŭ ĉiama plendo de redaktanto, estas manko de kontribuaĵoj.

Pluan fojon, sub instigo de la kunredaktanto Paulo Sergio Viana, la organo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo reflugas al viaj manoj, aŭ plibone dirite, al viaj komputilekranoj, laŭ sia iama stilo kaj enteno.

Ĉi-jare la organo de EASP fariĝas 55-jara. La unua numero de La Lampiro aperis en 1959 sub redaktado de la tiama junulo Darci Pedroso Machado Gaia, kiu sprite tiel subskribis la kolofonon:

Darcy P. M. Gaia


Nerespondeca Direktoro: DPMG
Redaktoro: Darcy
Kompilisto: Pedroso
Tajpisto: Machado
Aranĝisto: Gaia

Tio montras ke jam de komence la revueto estis mankhava ne nur je kontribuaĵoj, sed precipe je kunlaborantoj...

Kuriozaĵo: en 1970, oni provis redakti internan bultenon nomatan La Moskito. La nova flugetulo tamen mortis kaj La Lampiro, malgraŭ ĉiaj ventofrapoj, plu flagretis.

En mondo cifereca, regata de vidallogo kaj tekstoŝparemo, per kia stilo kaj enteno La Lampiro plu flagretu?

Vi povos helpi sendante viajn sugestojn.

La Lampiro rete legeblas laŭ PDF-versio aŭ kiel flaŝaĵo. Elektu unu el subaj legopcioj kaj agrablan legadon!

pdf-versio flash-versio

Dekstra bildo:  la  kreinto de la revuo La Lampiro, Darcy P. M. Gaia.

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.