kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 124      21/05/2014




Sukceso ĝemela per ago modela
 
Freŝdate la esperantisto Alex Cesário regalis nin per sendo de du raportoj pri prezentado de la lingvo internacia al neesperantista publiko. Por la unua prezento, li aranĝis ekspozicion pri Esperanto dum la 3-taga evento KONRESPI/2014 (Regiona Interfratiĝo de Spiristima Familio) okazinta komence de marto en lia urbo Ararakŭaro, ŝtatinterno de Sanpaŭlo, en kiu partoprenis ĉirkaŭ tricent personoj. La kompleta raporto legeblas en lia blogo.

Por la dua prezento, li veturis al la apuda urbo Sankarlo por prelegi pri la temo "Internacia Komunikado, Lingva Demokrateco kaj Libera Programaro" kadre de la evento FLISOL/2014 (Latinamerika Festivalo pri Instalado de Libera Programaro), okazinta en la sidejo de la Sociala Servo por Komercistoj (SESC) de tiu urbo.

FLISOL estas la plej granda neprofita evento por diskonigado de libera programaro en Latinameriko. Ĝi okazas ĉiujare en la kvara sabato de aprilo samtempe en pluraj urboj de tiu kontinento. La kompleta raporto legeblas en lia blogo.



Esperanto reprezentiĝos en evento pri edukado

La Kultura Instituto Lourenço Castanho (ICLOC) invitas instruistojn kaj edukistojn el la tuta lando partopreni sian 6an Kongreson pri Enklasaj Praktikoj, kiu okazos la 31an de majo 2014 en la tereno de la fakultato FECAP situanta ĉe avenuo Liberdade, 532 - en la urbo Sanpaŭlo.

En la okazo estos prezentataj 488 laboraĵoj, el kiuj du temos pri la lingvo internacia Esperanto. La esperantaj prelegantoj estos la studento pri Beletro, Osmar da Silva Alves, kiu parolos pri "Esperanto kaj ĝia kontribuo por lingvo-instruado" kadre de la sesio n-ro 125 sub gvido de la edukistino Tatiana Albergária A. Ricardo; kaj la instruistino Maria Ester Batista, kiu parolos pri "Esperanto en la Lernejo", kadre de la sesio n-ro 157 sub gvido de la edukistino Clara Aparecida B. Ribeiro Haddad.

La aliĝo estas senpaga kaj al la partoprenintoj la Instituto poste sendos elektronikan atestilon. Pliaj informoj pri tiu eduka evento legeblas per la retligilo <icloc.org.br/congressoicloc>.

La prelegantoj

Osmar da Silva Alves
Maria Ester Batista


Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.