kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo         n-ro 238   25/09/2018




La Lampiro survojas al renoviĝo
 
Lampiro 152La nuna numero de La Lampiro atingas vin iom malfrue kaj iom ŝanĝita. Por elŝuti ĝin musklaku ĉi tie.

Ni pardonpetas pro la malfruo kaj esperas ke vi ŝatos la novaĵojn.

La numa estraro kaj la redaktoro ekentreprenas kelkajn eksperimentojn en la revuo kaj invitas vin akompani la ŝanĝojn per viaj komentoj kaj sugestoj.

La unua ŝanĝo rilatas al ĝia grafikaspekto, sub la respondeco de nova kunlaboranto, la irana fasonisto Sajjad Dashti Nezhad (Saĝad). La estraro tre bonvenigas la novan kunlaboranton kaj esperas ke la kunlaboro longe daŭros.

La dua ŝanĝo, pli profunda, rilatas al la enhavo mem de la revuo. Tio tamen devos okazi nur post la kompletigo de la kuranta jarkolekto, alidire, ekde la venonta jaro.

Dume, ek al legado!

Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.