![]() |
||
|
Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo n-ro 170 08/07/2016 |
||
|
Plia ĝisdatigo en la kongresa retejo
La retejo de la 10-a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo estas ĝisdatigita per gravaj informoj por la kongresanoj.Temas pri rekomendoj fare de la loka organizantino, Cristina Graaf: - pri la pramo-transiro kaj plej bona horo por alveni vendredon en Belinsulo cele ĝui la vesperan Luaŭo-aranĝon; - pri la multaj punradaroj instalitaj laŭlonge de la ŝoseo Tamoios; - pri alternativaj itineroj por tiuj buse veturontaj el Sanpaŭlo kaj el Rio; - pri kiel protekti sin kontraŭ pikoj de kuloj - tiel nomataj "borrachudos" kaj "Aedes aegypti"; - pri la zorgo porti iom da poŝmono, ĉar iuj lokaj komercejoj ne akceptas karton kiel pagon, kaj la plej proksima monaŭtomato situas je 7 km for de la kongresejo; - laste kaj ne malpli grave: pri frua kongresa aliĝo kaj gasteja rezervo. Ĉar la disponeblaj ĉambroj en la gastejoj indikitaj en la kongresa retejo ne multenombras, se oni prokrastos la rezervon, oni riskos ne plu trovi ĉambron disponeblan kaj sekve gasti en hotelo pli malproksima kaj pli multekosta. Por legi la kompletan tekston, esperante kaj portugale, musklaku ĉi tie. |
||
|
Se ial la bildoj ne aperas, musklaku ĉi tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin. |
||