Per la lernilo Vojaĝo en Esperanto-Lando

elando
Celpubliko
: progresintoj

Kursodaŭro: difinita de la lernanto mem laŭ lia tempodisponebleco

Investo: R$ 80,00 [lernilo kaj sendokosto inkluzivitaj]

Kursgvidanto: José Dias Pinto

Kurso rabatita je 20% por membroj de EASP!

 

Taŭga retkurso por postulemaj memlernantoj

Ĉu vi deziras plibonigi viajn lingvosciojn, sed ne havas tempon viziti kursejon? Tiu ĉi retkurso do estas tre taŭga por vi, kiu jam praktikas aŭ pretas praktiki memlernadon kaj memdisciplinon.

Alia esenca postulo de la kurso estas emo al legado kaj ĉefe al skribado, ĉar por ĉiu leciono estiĝos okazoj por redakto de ses skribotaskoj, per kiuj iom post iom disvolviĝos i.a. enhavo-analizemo, temo-kritikemo kaj redakto-kreemo de la lernantoj.

Jen bona okazo por ke vi plibonigu ne nur viajn lingvosciojn, pere de tre alloga lernilo, sed ankaŭ vian lego-komprenon kaj redaktopovon en la Internacia Lingvo.

Por konatiĝi kun la kursgvidanto, la lernanto bezonas skribi memprezenton pri sia rilato kun la studata lingvo. Instrukcio pri tio sekvos kune kun la lernilo.

Por plia informoj, skribu al <cursos [heliko] easp.org.br>