metiejoKrom la ĉeftema prelego, la kongresa programo inkluzivos pliajn 12 prelegojn, kiuj okazos en la ĉefa salono. Paralele al la prezento de prelegoj, oni gvidos fakajn metiejojn pri komputilaferoj, traduko, instruado, informado kaj alispecaj temoj, kun limigita nombro da partoprenantoj.

Per tiu aranĝo, iuj prelegantoj povos prezenti sian temon en la ĉefsalono, por la ĝenerala publiko, kaj poste, per gvido de aparta metiejo, grupigi ŝatantojn de la koncerna okupo por pli profunda pritrakto de la temo.

Estas programitaj almenaŭ kvar fakaj metiejoj, kies daŭro povos esti unuhora, duhora aŭ trihora kaj, en iuj okazoj, eĉ ripetiĝi en la sekva tago, se la programo-horaro ĝin permesos. Estas bonvenaj gvidi metiejon esperantistoj kiuj parole regas Esperanton sufiĉe bone por pasigi sciojn akiritajn profecie, ŝatokupe aŭ esplorokaze. Pro la eksperimenta aranĝo, preferindas volontulaj gvidantoj.

Interesiĝantoj partopreni la eventon kiel prelegantoj povas sendi siajn proponojn al la retpoŝto <informado[heliko]easp.org.br>. Interesiĝantoj partopreni la kongreson kiel gvidantoj de metiejo, bonvolu plenigi la suban formularon aŭ rekte sendi la informojn ankaŭ al la supre menciita retpoŝto.

Per ioma kunhavigo de fakaj scioj kun aliaj movadaj aktivuloj, la esperantaj servoj aspektos pli kaj pli profeciecaj kaj allogaj por la publiko kaj por la uzantoj mem de la lingvo, kiuj tiel sentos sin pli motivigitaj kunlabori en iu poresperanta projekto aŭ mem produkti ion novan. Kunhavigu ankaŭ vi iom de viaj spertoj!

Pliaj informoj pri la programo aperos en la dua kongresa bulteno.

Gvido de metiejo

Por kunsendo de aparta materialo, bonvolu uzi la retpoŝton informado[heliko]easp.org.br

 Unu horo
 2 horoj kun unu kafo paŭzo
 3 horoj kun du kafopaŭzoj

 Profesia
 Ŝatokupa
 Esplorokaza

 Mi pretas volontule gvidi la metiejon kaj postulos neniom de la partoprenantoj
 Mi pretas volontule gvidi la metiejon, sed pri la materialo mem zorgu la kongresaj organizantoj
 Mi volonte gvidos metiejon, sed postulos por tio pagon kiu kovros la materialkoston kaj miajn personajn elspezojn


  Refresh Captcha  
Provu ankoraŭ unu fojon