São Carlos estos la gasturbo de la 6a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, kiu okazos inter la tagoj 12a kaj 14a de oktobro 2012. Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj la loka organiza Esperanto-grupo invitas esperantistojn kunĝui kaj kundebati la jubileon de la Lingvo Internacia.
Multo memorindas pri la pasintaj 125 jaroj da laboro de la esperantoj. Pri ties persista kaj kreema strebado en plej diversaj fakagadoj estas multo por rakonti kaj por fieri. Fieru ankaŭ la pioniroj ke la posteuloj pacience plu fosas promesdonajn vojojn por la afero Esperanto.
La mesaĝo de la esperantoj ankoraŭ ne atingis la amason, sed plu allogas kaj plu kuraĝigas milojn da homoj en la tuta mondo evoluigi la ilon per kiu iam revis la bjalistoka knabo lingve unuigi la homaron.
La kongreso disvolviĝos en la sidejo de Spiritisma Societo Obreiros do Bem situanta en la kvartalo Jardim Brasil ĉe strato Vivaldo Lanzoni, 200
Venu multope kunfesti la oktobran eventon!










