Wednesday, August 27, 2008 ..:: Congratulações em Esperanto ::.. Registre-se  Conectar-se
 Mensagem do Presidente da UEA

NI ESTAS PRESKAŬ SAMAĜAJ

Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) fondiĝis la 29-an de marto 1937.
Nenio stranga en tio. Temas pri banala dato en unu el la lastaj tagoj de marto.
Banala por ĉiuj sed ne por mi.

Ankaŭ mi naskiĝis la 29-an de marto sed kvar jarojn poste, en 1941.

Do, la Esperanto-Asocio de San-Paŭlo estas preskaŭ samaĝa je mi.
En ĉi tiuj preskaŭ 70 jaroj mi kreskis, laboris kaj maljuniĝis.
Male la Esperanto-Asocio kreskis laboris kaj restis juna.
Ĝi restis infano kun la entuziasmo de siaj unuaj jaroj.

Tio estas granda malsameco inter individuoj, kiuj pasas,
kaj grupoj, asocioj, instancoj, kiuj daŭre rejuniĝas.

Vi scias, ke estas granda debato pri tio, ĉu lokaj kluboj kaj la landaj asocioj
ankoraŭ utilas, nun en la sun-brila periodo de la interreto. Mi ĉiam
respondas: rigardu la katolikan eklezion. Ĝi disponas pri la plej
modernaj teĥnikaj iloj kaj dissendas la paroladojn de la papo en la
sama momento, kiam ili estas eldirata per la reto, per la satelitoj,
ktp. Tamen, ĉu ĝi forigis la kvartalajn kaj kamparajn paroĥejojn?
Ne, tute ne! En Eŭropo ĝi eĉ provas fortigi tiun sistemon per
venigado de misiistoj el la tria mondo.

Fakte homoj povas lerni Esperanton rete, kaj tio estas tre bona evoluo en
kelkaj ekonomie fortaj landoj, sed iam la lerninto devas trovi veran homon por
interparoli dum li rigardas ties okulojn. En tiu momento neniu teĥnika
helpilo helpas. Vi devas trovi la lokan Esperanto-komunumon, la lokan Esperanto-grupon.

Mi dirus eĉ ion plian: la loka Esperanto-grupo estas la vera Esperantujo,
la loko kie la komunumo renkontiĝas kaj la kulturo kreiĝas.

Via asocio estas ekzemplo por la aliaj asocioj tra la mondo.
Vi havas propran sidejon, vi  disponigas enklasan kaj perkorespondan kursojn,
okazigas monatan kultur-kunvenon, vi organizas du Esperanto-eventojn ĉiujare,
vi kunorganizas la tritagan ŝtatan Esperanto-renkontiĝon.
Alivorte vi faras agadon, kiun ĉiu loka klubo tra la mondo povas envii.

Vi estas kreantoj de Esperanto-kulturo kaj disvastigantoj de ĝi
pere de viaj renkontiĝoj, prelegoj, biblioteko, ktp.

Mia sola konsolo pro tio, ke mi maljuniĝis estas ke EASP ne
maljuniĝis kaj reston infano ankoraŭ dum jaroj kaj jaroj!

Sukcesojn al ĝi! Kaj salutojn al ĉiuj partoprenantoj en la celebrado de la evento.

Amike

Renato Corsetti
Prezidanto de UEA




      

© 2006 EASP - Todos os direitos reservados